Hobiaj aŭ profesiaj tradukantoj eble konas la ideon de tradukmemoro kiu storas tradukojn por reuzo en aliaj projektoj. Krei tiajn tradukmemorojn el publike haveblaj tradukoj de esperantlingvaj dokumentoj en la interreto estis proponita kiel parta celo de la korpuskolektada projekto de la aŭtoro de ĉi tiu blogo, dum la ĉefa celo estis starigi laŭeble grandan kolekton de esperantlingvaj dokumentoj. Sekvante la evoluon de la malferma paralela korpusprojekto OPUS mi ĵus hieraŭ ekvidis ke nun haveblas pretaj dulingvaj TMX-oj kun esperanto kaj preskaŭ cent aliaj lingvoj, kreitaj el la internaciigaj mesaĝoj de la KDE4-surfaco. Tamen, indas kritike pritaksi ties kvaliton antaŭ ol ekuzado, ĉar ili ŝajnas aŭtomate kreitaj kaj enhavas multajn kontrolsimbolojn kaj aldonajn etikedojn uzitajn de KDE mem.



Lastaj afiŝoj
- Ĝentileco
- profundajn dankojn al granda fratego G.
- tradukmemoroj trovitaj
- ais-sm-mapo
- ege-ege-ege
- pliaj frazaj retoj
- frazaj retoj
- retumado
- reviga
- pliaj araneaj retoj
- vidigo de reteja adresspaco
- dokumentkvantoj laŭ retejoj
- resolvado de dns adresoj
- araneaj retoj de esperantaj retejoj
- tuttekstara taksado per venkinta validigilo


Plej multe klakitaj
- Neniu


Aliĝi al 239 aliaj abonantoj

La dubo estas ghustatempa. La tekstojn necesas redakti por ke ili estu modelaj. Bedawrinde la tradicia traduka gramatiko ne adekvatas la sinTEKSan strukturon de Esperanta propozicio kaj la unikan morfofoneman subfundamenton de vortoroloj. Tio estas U O A E I (vokaloj inkluzive diftongojn krom ej/ew) kaj konsonantoj S, N, T (participaj nt/t post vokaloj IAO en akcenta silabo). Guglu pri “gramatikaj fonemoj”, unuafoje menciita de A.Gacond en 1969, ankaw pri MALSUBJEKTO, kiun ekuzis E.Fabian, alinome antisubjekto. Ghi estas verba komplemento (ajna cirkonstanco predikata), formebla trimaniere: per -N, per JE (ajna prepozicio) aw per adverbo (baza aw -E).
Valdas Banaitis el Litvo