Denove umis mi pri retoj en la reto kaj trovis treege interesan projekton ĉe IBM, nome la Multajn Okulojn (angle: many eyes). Celo de tiu projekto estas “demokratiigi vidigadon kaj ebligi novan komunuman aliron al dataanalizado”, kaj la partprojekto specife interesa rilate al mia esperanto-korpusprojekteto estas la t.n. Fraza Reto (angle: phrase net). Aldone sekvas bildo por doni imagon pri kio temas.
Sekvos do baldaŭ tiaj frazaj retoj ankaŭ en esperanto. Leginte la resuman priskribon de la fraza reto mi supozas, ke ĝin eblos sen multe da peno implementi uzante la jamajn programaĵojn.
Kaj jen du pluaj ekranfotoj, ĉi-foje temas pri kaj adresspaco kaj ligilostrukturo de retejo ‘esperantisto.hu’, kie la nodoj estas koloritaj laŭ la enkodigo-indikilo trovita en la html-kapo de la koncerna dokumento.
Cetere, mi ne havas imagon de kie venu la rimedoj por starigi publikan interfacon al la kolekto kaj dankas pro konsilaj komentoj.