Malgraŭ malemo ripetiĝi, unue jen klarigo kion signifu araneo: temas pri aro de komputilaj programoj kiuj kune traserĉas la interreton kaj elŝutas esperantolingvajn paĝojn por poste statistikumi kun ili kaj iliaj enhavoj.
En la bildetoj de retoj, kiujn eblas rigardi sube, mi videbligis la ligatecon inter esperanto-retejoj, kiel analizite de mia eta reta araneo nomita memkomprenebleBot. Sago de x al y signifas, ke ie en paĝo sub la retejo x troviĝas ligilo al iu paĝo sub retejo y. En la granda rigardo oni ne plu vidas nomojn de retejoj nek sagopintojn, sed ĝi simple servu kiel pensilo.
(Alklaku bildojn por pligrandigo.)
Laŭ mia volo, iam aperu retejo, kie ĉiu povu esplori tian kaj aliajn mapojn de elektronika esperantujo tute libere kaj senpage. Sed por realigi tion … do, ni vidos. Revenu iam al ĉi tiu blogo por ekscii, kio venis el ĉio ĉi.