memkompreneble

"Ekde kiam homoj la unuan fojon forlasis siajn kavernojn kaj renkontis aliulojn kun aliaj vidpunktoj kaj aliaj lingvoj ekzistas revo: mortigi ilin, por ke ni ne devu lerni ilian lingvon nek kompreni ilian vidpunkton." – citaĵo el la filmo "The Beast With a Billion Backs" de la usona tv-serio Futuramo – tiu ŝerco evidente celas al esperanto, ĉar en la sama filmo oni ankaŭ proponas senseksajn pronomojn "shklim" kaj "shkler" por la angla

ais-sm-mapo 2010-04-22

Filed under: neenkategoriigitaj — memkompreneble @ 08:41

En la sekvaj bildoj oni vidas varie koloritajn versiojn de la mapo de la adresspaco de tricent tridek ses publike legeblaj retpaĝoj trovitaj ĉe http://www.ais-sanmarino.org ĝis nun.

Denove indas klarigi la avantaĝojn de tiaj mapoj. Plej simplas tio per nomi la malavantaĝojn de ordinara ĝisnuna retumado. Unue, en kutima foliumilo oni ne tuj ekvidas laŭ aspekto de retejo, kiomon da informoj ĝi vere enhavas, kaj kiel tiuj estas distribuitaj. Oni devas klaki ligilon, atendi elŝutadon, rigardi tiun novan dokumenton, traserĉi ĝin pri ligiloj al aliaj (supozeble) interesaj dokumentoj, kaj komenci tiun paŝon denove. Due, en kutimaj foliumiloj ne eblas statistiki pri ligiloj nek analizi strukturon de distribuo de ligiloj inter retejoj. Oni maksimume povas kolekti aron da favoritaj adresoj sed sen stori ties enhavon. Tio ligas al tri – trie do, multaj modernaj foliumiloj ne plu taŭgas por uzantoj kun interretkonekto multekosta, malrapida, ne-ĉiam-havebla, aŭ limigita alimaniere, ĉar ili ne sufiĉe storas kaj reuzas kopiojn de la elŝutitaj enhavoj. Supozeble la sekvonta generacio de foliumiloj devas respondi al ĉiuj ĉi problemoj, ĉar la interreto verŝajne ne ŝrumpos nek malaperos sed daŭre kreskegos kaj eksplodeme disvastiĝos.

 

2 Responses to “ais-sm-mapo”

  1. Valdas Banaitis Says:

    Kvanto (kiomo) de ligiloj nenion diras pri la enhavo (utileco de la informo). Ghi povas servi nur por komerco.

    • Dependas de la vidpunkto. Tamen trovi ligilon tre supre ĉe guglo ankaŭ ne signifas, ke ĝi vere estas la sola plej trafa paĝo por via serĉo. Oni povus kolorigi la mapon laŭ pozicio de la reprezentitaj dokumentoj en la guglo-serĉ-rezulto por iu donita serĉesprimo por vidi, kie en la arbo tendence troviĝas la rezultoj, oni do povus supozeble uzi ambaŭ servojn pli bone en kombinaĵo. Hm. Problemeto nur estante, ke imageblus pli trafema esperanto-serĉo ol la gugla.


Komenti