memkompreneble

"Ekde kiam homoj la unuan fojon forlasis siajn kavernojn kaj renkontis aliulojn kun aliaj vidpunktoj kaj aliaj lingvoj ekzistas revo: mortigi ilin, por ke ni ne devu lerni ilian lingvon nek kompreni ilian vidpunkton." – citaĵo el la filmo "The Beast With a Billion Backs" de la usona tv-serio Futuramo – tiu ŝerco evidente celas al esperanto, ĉar en la sama filmo oni ankaŭ proponas senseksajn pronomojn "shklim" kaj "shkler" por la angla

resolvado de dns adresoj 2010-02-13

Filed under: neenkategoriigitaj — memkompreneble @ 15:49

Kelkaj rete publikigitaj studoj pri robotado sugestas, ke oni resolvu dns-adresojn de retejoj por eviti multoblajn elŝutojn, kiam pluraj nomoj celas al la sama dns-adreso. Por enkorpigi tion en mian roboteton necesis tute reskribi ĝin, kaj ĝi ricevis novan datumbazon por reflekti la ŝanĝojn koncerne la resolvado de dns. Jen sekvas eta ekzemplo por komprenigi la problemon:

dns_id dns_kreita dns_ip autoritato autoritato_id autoritato_kreita
9 13.02.10 13:00 85.119.155.88 esperantoland.de 143 13.02.10 13:44
9 13.02.10 13:00 85.119.155.88 esperantoland.org 91 13.02.10 13:13
9 13.02.10 13:00 85.119.155.88 http://www.esperantoland.de 10 13.02.10 13:00
9 13.02.10 13:00 85.119.155.88 http://www.esperantoland.org 7 13.02.10 13:00
9 13.02.10 13:00 85.119.155.88 wwww.esperantoland.org 461 13.02.10 15:55
54 13.02.10 13:30 87.229.73.20 agei.esperanto-urbo.de 526 13.02.10 16:14
54 13.02.10 13:30 87.229.73.20 esperanto-urbo.de 117 13.02.10 13:30
54 13.02.10 13:30 87.229.73.20 gek-eek.esperanto-urbo.de 264 13.02.10 13:53
54 13.02.10 13:30 87.229.73.20 http://www.esperanto-urbo.de 444 13.02.10 15:53
55 13.02.10 13:30 69.55.231.167 emozaika.info 248 13.02.10 13:52
55 13.02.10 13:30 69.55.231.167 en.lernu.net 203 13.02.10 13:50
55 13.02.10 13:30 69.55.231.167 esperanto.ca 367 13.02.10 14:35
55 13.02.10 13:30 69.55.231.167 ikso.net 245 13.02.10 13:52
55 13.02.10 13:30 69.55.231.167 http://www.esperanto.ca 182 13.02.10 13:50
55 13.02.10 13:30 69.55.231.167 http://www.esperanto.info 118 13.02.10 13:30
98 13.02.10 13:50 91.121.139.57 esperanto-jeunes.org 327 13.02.10 14:20
98 13.02.10 13:50 91.121.139.57 festo.esperanto-jeunes.org 371 13.02.10 14:40
98 13.02.10 13:50 91.121.139.57 francilio.org 302 13.02.10 14:07
98 13.02.10 13:50 91.121.139.57 ikurso.esperanto-jeunes.org 181 13.02.10 13:50
98 13.02.10 13:50 91.121.139.57 http://www.esperanto-jeunes.org 183 13.02.10 13:50
98 13.02.10 13:50 91.121.139.57 http://www.ikurso.esperanto-jeunes.org 392 13.02.10 14:57
111 13.02.10 13:50 38.113.1.151 esperanto-usa.org 321 13.02.10 14:16
111 13.02.10 13:50 38.113.1.151 esperantousa.hypermart.net 330 13.02.10 14:21
111 13.02.10 13:50 38.113.1.151 ttt.esperanto-usa.org 395 13.02.10 14:57
111 13.02.10 13:50 38.113.1.151 http://www.esperanto-usa.org 201 13.02.10 13:50

Plejofte la dokumentstrukturo estas tute la sama, sendepende de la nomo de la retejo (egalas al parto nomata ‘aŭtoritato’ de la url). Cetere, nova strategio de ligilo-selektado nun estas uzata, kiu ne plu kontrolas ke ligiloj troviĝu en aro de certaj antaŭdifinitaj retejoj, sed nun nur kontrolas ke la adreso de la ligilo enhavas la vorton esperanto. Strategio povas ŝanĝiĝi kiam ne plu troveblas sufiĉa kvanto de novaj dokumentoj per la aktuala strategio. Rezultoj de sekva trarampado estos eble kompareblaj kun antaŭaj rezultoj por eltrovi ŝanĝemajn dokumentojn kies enhavo estis ŝanĝita ekde la lasta vizito.

 

1 Responses to “resolvado de dns adresoj”

  1. […] 2010-02-19 Arkivita sub: 1 — memkompreneble @ 12:12 Kiel menciita en la antaŭa blogero pri dns-resolvado, la ĝisnuna robotado liveris troan kvanton da multoblaĵoj. Por starigi novan kolekton, la araneaj […]


Komenti