La sekva bildo montras frazan reton, kie ĉiu sago signifas okazon de la vorto “ege”, tiel ligante aliajn vortojn. Ju pli ofte la vorto trovita, des pli grande ĝi montrita. Se oni do vidas en la bildo ke multaj sagoj venas de la variaĵoj de la verbo “esti” signifas tio, ke antaŭ la vorteto “ege” prefere okazas esti. Renverse, multaj sagoj al “interese/interesa” signifas ke en tekstaro ofte estas skribita pri io ege interesa (almenaŭ laŭ opinio de skribinto).
(klaki bildon por ricevi tre grandan version)
Pensante pri eblecoj kolorigi la mapojn venas kelkaj ideoj. Eblus laŭ gramatika finaĵo, laŭ ofteco de la vorto en ĝenerala vortaro (kombine kun la jam varia grandeco laŭ ofteco en la frazpartoj kun la liga esprimo, ĉi-kaze “ege”), aŭ eblus kolorigi laŭ alfabeta ordo, aŭ laŭ transitiveco, aŭ … mi ne scias plu. Ideojn iu bv.?
La ideo kolorigi law finajhoj estas tre logika, sed chu ilia statistika ofteco havas ian signifon por la strukturo?
Nur, se mi volas, ke ĝi havu ian signifon. Ekzemple povus decidi ke mi ne volas havi ĉiujn plenajn vortformojn en la diagramo, sed anstataŭ kunfandi ĉiujn devenigitajn formojn (-aj, -e, -umita, -egulojn, ktp.) al la komuno radiko, por ricevi pli ordeme aspektan mapon.