memkompreneble

"Ekde kiam homoj la unuan fojon forlasis siajn kavernojn kaj renkontis aliulojn kun aliaj vidpunktoj kaj aliaj lingvoj ekzistas revo: mortigi ilin, por ke ni ne devu lerni ilian lingvon nek kompreni ilian vidpunkton." – citaĵo el la filmo "The Beast With a Billion Backs" de la usona tv-serio Futuramo – tiu ŝerco evidente celas al esperanto, ĉar en la sama filmo oni ankaŭ proponas senseksajn pronomojn "shklim" kaj "shkler" por la angla

kaptilo aranea 2010-01-09

Filed under: neenkategoriigitaj — memkompreneble @ 11:07

Multaj homoj timas vivajn araneojn kaj bate mortigas ilin kiam ili aperas ie en la loĝloko. Se ne, post kelka tempo ĉio estos kovrita per araneaj retoj. Per siaj silkaj fadenoj la araneoj teksas kaptilojn kiuj kaptas dolĉaĵojn por nutri kaj vivteni sin. Ies perdo, alies gajno.

En la metaforo, la loĝloko estas la tuta tero, la araneaj fadenoj kaj teksaĵoj estas la enskriboj en logoj de diversaj retejaj serviloj kaj ju pli da tempo pasas des pli vaste etendita estos tiuj retoj, la araneo mem estas robota programeto, la nutraj kaptaĵoj estas sukcesaj kopioj de retpaĝoj kiujn suĉas la araneo al la loka ripozejo, kaj male al insektoj ili eĉ pluvivas post konsumado kaj la perdo de vivenergio estas minimuma.

Sed tie finiĝas la simileco. Dum vere viva aranea reto estas la kaptilo, se temas pri robotoj la kaptilo tamen kaptas la retan araneon en senfina ciklo de ligiloj. Ekzemple ĉe retpaĝo kun kalendaro, kiu ĉiam produktas ligilon al la sekva tago ĝis la tre fora estonto. Alia ekzemplo estas uzado de http-demando-parametro kun seanca identigilo (io de la formo ?PHPSESSID=DXAGFKEFJIOOIJE aŭ simile) ĉar tio povas signifi senfinan aron da ligiloj al tute sama dokumento.

Ofte tiaj kaptiloj ne estas intencitaj, sed pro siaj diversaj kialoj ekzistas kelkaj homoj kiuj starigas kaptilojn por kapti trarampilojn. Ekzemple en generita paĝaro oni produktas senfinan dosierstrukturon laŭ la formo http://rubo.de/fuŝ/rub/fuŝ/rub/fuŝ/rub/fuŝ/… .

La politikoj por eviti kaptilojn estas menciitaj en la antaŭa blogero pri aranea politiko. Sed bedaŭrinde ne ekzistas algoritmo por rekoni ĉiujn specojn de kaptiloj, tial necesas homa kontrolanto por aldoni ekskludajn regulojn de tempo al tempo.

 

One Response to “kaptilo aranea”

  1. […] cetere ekzistas mallonga listo kun regulaj esprimoj por malpermesi certajn adresojn, kiuj evidente estas araneaj kaptiloj. […]


Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s