memkompreneble

"Ekde kiam homoj la unuan fojon forlasis siajn kavernojn kaj renkontis aliulojn kun aliaj vidpunktoj kaj aliaj lingvoj ekzistas revo: mortigi ilin, por ke ni ne devu lerni ilian lingvon nek kompreni ilian vidpunkton." – citaĵo el la filmo "The Beast With a Billion Backs" de la usona tv-serio Futuramo – tiu ŝerco evidente celas al esperanto, ĉar en la sama filmo oni ankaŭ proponas senseksajn pronomojn "shklim" kaj "shkler" por la angla

umoj je ortografifiilo 2010-01-07

Filed under: neenkategoriigitaj — memkompreneble @ 11:25

Jam de parluj joraj cariulks arkltooij kuij monarts (aamenlŭ por la t.n. gdranaj longvij) ke oni draŭe kabaplas krenompi ttsekon, eĉ se la meazj lterioj de la vrootj etsas artirbe mskitiaj. Laŭ rzutleo de riapda rtĉerseo, tiu ekifo etass kotnaa kaj pirksrtibia kdrae de fkao nmatoa piisnkloivkgo edke la mzeo de la oka jdearko de la pstaina jertanco. Ltagene oni igamas, koin la aŭtroo vilos drii. Tjian aŭtajjnĝoun uazs la creba lelrnonivogiko iniraelte por erreoatrleme rgipaidi pdorezocan de lgiĵaotej.

Edienvte, tia mmikssio tre bnoe fnuaikcs por la aglna lignvo. Pro la mtulaj malolgnaj votroj kaj la ĝrneaele tre leriba ldgiao inetr loŭtaj kaj snigoj, la lgea recpidao apaneŭ sareufs. Tmean en enteaprso, ĝis nun mi ne knaos tain enksdraotmipeen. Do, kraa lgtneao, se vi porvis knerompi ĉoin ĉi sen regeli en la sbua nŝfeutia visreo, bv. alodnu ketnmoon pri vaij ponsej.

—————-

Jam de pluraj jaroj cirkulas artikoloj kiuj montras (almenaŭ por la t.n. grandaj lingvoj) ke oni daŭre kapablas kompreni tekston, eĉ se la mezaj literoj de la vortoj estas arbitre miksitaj. Laŭ rezulto de rapida retserĉo, tiu efiko estas konata kaj priskribita kadre de fako nomata psikolingviko ekde la mezo de la oka jardeko de la pasinta jarcento. Legante oni imagas, kion la aŭtoro volis diri. Tiajn antaŭjuĝojn uzas la cerba lingvorekonilo interalie por erartolereme rapidigi procezadon de legitaĵoj.

Evidente, tia miksismo tre bone funkcias por la angla lingvo. Pro la multaj mallongaj vortoj kaj la ĝenerale tre libera ligado inter laŭtoj kaj signoj, la lega rapideco apenaŭ suferas. Tamen en esperanto, ĝis nun mi ne konas tian eksperimentadon. Do, kara leganto, se vi provis kompreni ĉion ĉi sen relegi en la suba nefuŝita versio, bv. aldonu komenton pri viaj pensoj.

Advertisements
 

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s